Invado de Danio

Danaj soldatoj ĉe kontraŭtanka kanono, en la unuaj horoj de la invado.

La Invado de Danio fare de Germanio estis parto de la Operaco Weserübung plenumita ekde la 9a de Aprilo 1940, kiam la germanoj trapasis la danan landlimon, perfortante ties neŭtralecon. Por eviti neutilan sangelverŝadon, la Dana Registaro kapitulacis preskaŭ tuje, kaj kiel rekompenco teorie oni respektis ties aŭtonomecon kaj oni permesis la foriron de la membroj de la juda komunumo. La germana kampanjo kontraŭ Danio estis la plej mallonga de la milithistorio.[1]

La germana okupacio iĝis malamika kiam danoj ekfaris laborojn de sabotado en la somero 1942. Tiu okupacio finiĝis la 5an de Majo 1945, kiam Germanio kapitulacis al la Aliancanoj.

  1. Dildy (2007); p. 34

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search